Saltu al enhavo

Manpupunaj Rokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manpupunaj Rokoj
rokformacio
Rusa poŝtmarko de 25 rubloj, eldonita en la 29a de julio 1991
Rusa poŝtmarko de 25 rubloj,
eldonita en la 29a de julio 1991
Rusa poŝtmarko de 25 rubloj,
eldonita en la 29a de julio 1991
roka formaĵo, protektata areo de Rusio [+]

LandoRusio
RegionoUralo
Situoen la regiono Troicko-Peĉorsk
- koordinatoj62° 15′ 28″ N, 59° 17′ 53″ O (mapo)62.257959.298Koordinatoj: 62° 15′ 28″ N, 59° 17′ 53″ O (mapo)

Manpupunaj Rokoj (Respubliko Komiio)
Manpupunaj Rokoj (Respubliko Komiio)
DEC
Lokigo de Respubliko Komiio en Rusio

Map
Manpupunaj Rokoj
Vikimedia Komunejo:  Manpupuner rock formations [+]
vdr

Manpupunjor (ruse Маньпупунёр) estas toponimo en la mansa lingvo — ankaŭ alnomita mansia aŭ vogula — signifanta en Esperanto "monto de la dioj". Tiel estas la nomo de aparta rokformacio situanta en Norda Uralo, pli precize en la regiono Troicko-Peĉorsk (urbo de la Komia Respubliko, Rusio). Tiu rokformacio situas fakte en la natur-rezervejo de Peĉora kaj Iliĉ. Ofte nomita "La Sep Gigantoj de Uralo", on devas tamen precizigi, ke en la mansa lingvo, kiu apartenas al la finno-ugra familio, tiu kresto estas ankaŭ nomita la "Malgranda Monto de Idoloj".

Manpupunaj Rokoj

Ĝi konsistas el sep rokaj kolonoj, altiĝantaj 30 ĝis 42 metrojn super la grundo, aĝaj proksimume 200 milionojn da jaroj, kaj estas la rezulto de venta kaj glacia erozio.[1]

Tiuj ŝtonoj situas je 62°15' de la norda latitudo kaj 59°17’ de la orienta longitudo, inter la rivero Iliĉo kaj la riverego Peĥoro, nur kelkajn kilometrojn okcidente de la limo inter Eŭropo kaj Azio.

Ne temas pri magmaj rokoj, sed pri sedimentaj petroj, kiuj estis formitaj antaŭ iom pli ol 400 milionoj da jaroj, sekve en Ordovicio (paleozoika erao). Laŭ la referenco 1, la plej maljunaj sedimentoj devenas eĉ de Kambrio (de 541 ĝis 485 Ma), dum aliaj originas de la komenco de Ordovicio (de 485 ĝis 443 Ma). Tio implicas, ke ĉi-lastaj estis formitaj dum la Frua Ordovicio.

Legendo de la Ŝamano kaj la Ses Gigantoj

[redakti | redakti fonton]

La loko iam estis malpermesata al ĉiuj krom Mansi-ŝamanoj. Laŭ legendo, unu el ili iam sorĉis ses malbonajn gigantojn, kiuj provis surgrimpi la monton, igante ilin ŝtonaj. Bedaŭrinde, sensacio de la sorto faris, ke ankaŭ la ŝamano estis viktimo de tio, siavice, ankaŭ transformante ĝin en ŝtonon. Onidire, jen tiu ĉi cirkonstanco, kiu klarigas la aranĝon de la formacio, kie grupiĝas ses rokaj blokoj, dum alia situas iom aparte.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Екатерина Пряхина, «В гости к семерым великанам», izvestia.ru, aprilo 2009 (versio de 7a de septembro 2009 ĉe Internet Archive)
  2. (en) Thierry Bidet, The 7 Giants of the Urals - Virtual Tour ĉe artandarchitecture.co.uk (konsultita la 5a de marto 2011)